vidu ankaŭ la klarigojn
zon|o

zon·o

   1.
          Stri·o el ŝtof·o, led·o ktp por ĉirkaŭ·ig·i la tali·on: led·an zon·on li
          hav·as ĉirkaŭ si·aj lumb·oj ; ĝi ne dorm·os, ne de·liber·iĝ·os la zon·o
          de ĝi·a lumb·o; de·zon·ig·i si·n. {ruband·o} , {vind·o}

   2.
          {Tali·o} , part·o de la korp·o, ĉirkaŭ·it·a de tiu vest·o: en·ir·i en
          akv·on ĝis la zon·o.

   3.
          Ĉio, kio ĉirkaŭ·as kiel zon·o: zon·o da krut·aj ŝton·eg·oj mal·help·as
          la vid·on de la mar·o...

   4.
          Part·o de {sfer·o ^1.a} , situ·ant·a inter du paralel·aj eben·oj,
          sekc·ant·aj la sfer·on: la are·o de zon·o sur sfer·o kun radius·o 
          inter du eben·oj distanc·aj je  egal·as al  .

   5.
          Iu el la ter·aj region·oj, proksim·um·e situ·ant·aj inter du eben·oj
          par-al·alel·aj al la ekvator·a eben·o: la glaci·aj, mez-varm·aj,
          tropik·aj zon·oj.

zon·i

   (tr)

   1.
          Ĉirkaŭ·ig·i ies tali·on per zon·o: zon·i si·ajn lumb·ojn; zon·u vi·n per
          sak·oj; Di·o zon·is mi·n per ĝoj·o. {vest·i} .

   2.
          Ĉirkaŭ·i ies tali·on, kiel zon·o: jam nenio vi·n zon·as (vi est·as
          nud·a); la knab·o est·is zon·it·a per lin·a efod·o; neĝ·aj supr·oj
          zon·ant·aj la horizont·on.

   3.
          Met·i ĉirkaŭ ies tali·o: zon·i rimen·on ĉirkaŭ si; zon·i glav·on (t.e.
          la portepe·on); li zon·is la glav·on sub si·a vest·o al si·a femur·o;
          zon·i la sabr·on al si·a flank·o; sub li·a vest·o est·is zon·it·a glav·o.

ĉirkaŭ·zon·i

   (tr)

          {Zon·i} : sur si·aj strat·oj ili ĉirkaŭ·zon·is si·n per sak·aĵ·oj ; Vi
          ĉirkaŭ·zon·as mi·n per fort·o por la milit·o .

hor-zon·o

          Ter-part·o en kiu oni kalkul·as la sam·ajn hor·ojn sam+temp·e, teori·e
          sub sam·a {meridian·o} , praktik·e laŭ konvenci·o aŭ administr·a
          decid·o: en Eŭrop·o la ĉef·a hor-zon·o est·as GMT+1 kaj ĝi ampleks·as
          ek-de Hispan·uj·o ... ĝis Pol-land·o ; hor-zon·oj est·as la kost·o, kiu·n
          ni pag·as por loĝ·i sur sfer·a planed·o .

mam-zon·o

          {Sub·vest·o} uz·at·a de in·oj, kiu ĉirkaŭ·as la brust·on, sub·ten·ant·e la
          mam·ojn: afiŝ·oj kun reklam·o de sport·ist·in·aj mam-zon·oj .

sav-zon·o

          Ring·o el flos·a material·o, met·ebl·a ĉirkaŭ la ventr·o por ten·i si·n
          sen·pen·e sur akv·o-surfac·o: blank-ruĝaj sav-zon·oj pend·is sur la
          barier·oj .

sekur~zon·o

          {Sekur~rimen·o} : ŝi est·int·us pli feliĉ·a, mal·pli turment·it·a ...
          kaj ne est·us krev·int·a (stult·e: ne uz·ant·a sekur·-~zon·on), kontraŭ
          la beton·o de Pariz·a ŝose·o—tunel·o .

ŝultr·o-zon·o

          Rimen·o oblikv·e met·it·a de sur ŝultr·o al sub·brak·o.

ŝelk·o-zon·o

   1.
          Plekt·o de rimen·oj, kiu ĉirkaŭ·as ŝultr·ojn, bust·on kaj femur·ojn,
          por sekur·ig·i grimp·ist·on aŭ skafald·ist·on aŭ por hok·i sport·ist·on
          al ekip·aĵ·o.

   2.
          Plekt·o de rimen·oj, kiu ĉirkaŭ·as brust·on, bust·on kaj femur·ojn,
          por al·lig·i ĉeval·on al kaleŝ·o. {harnis·o}

   [artikol-versi·o: 1.51 2017/01/27 08:10:22 ]