vidu ankaŭ la klarigojn
orient|o

orient·o

   1.
          Unu el la kvar geografi·aj ĉef·punkt·oj, difin·at·a per tiu part·o de
          la horizont·o, kie oni vid·as la sun·on lev·iĝ·i, kaj kontraŭ·a al la
          {okcident·o} ; la direkt·o difin·at·a per tiu ĉef·punkt·o: supr·en~ir·u
          sur la supr·on de Pisga, kaj direkt·u vi·ajn okul·ojn al okcident·o
          kaj al nord·o kaj al sud·o kaj al orient·o ; ŝi tim·is la kok·o-kri·on,
          ŝi tim·is la unu·an ruĝ·an stri·on en la orient·o, ĉar se ŝi·a labor·o
          ne est·os fin·it·a ĝis tiam, ŝi pere·os ; al ĉia land·o oni pov·as
          ven·i ne sol·e de orient·o, sed ankaŭ de okcident·o .

   2.
          Ter-part·o kuŝ·ant·a orient·e de la hejm·o de koncern·a civiliz·o:

        a)
                La land·oj kuŝ·ant·aj orient·e de Okcident·a Eŭrop·o: tapiŝ·oj el
                Orient·o.

        b)
                La land·oj kuŝ·ant·aj orient·e de Palestin·o: kaj tiu hom·o
                est·is pli eminent·a, ol ĉiu·j fil·oj de la orient·o ; jen
                saĝ·ul·oj el la orient·o ven·is al Jerusalem, dir·ant·e: Kie
                est·as tiu, kiu est·as nask·it·a Reĝ·o de la Jud·oj?

   3.
          Ĉe la framason·oj, part·o de loĝi·o, kie sid·as la loĝi·estr·o.

orient·a

   1.
          Rilat·a al orient·o^1: orient·a vent·o (kiu ven·as de orient·e);
          {Orient·a Azi·o} (tiu part·o, kiu stern·iĝ·as orient·en).

   2.
          Rilat·a al orient·o^2: orient·aj popol·oj, lingv·oj, juvel·oj;
          {orient·a krist·an·ism·o} .

orient·e

          Ĉe la orient·o.

orient·en

          Direkt·e al orient·o^1: ĝi star·is sur dek du bov·oj: tri kun la
          vizaĝ·o nord·en, tri kun la vizaĝ·o okcident·en, tri kun la vizaĝ·o
          sud·en, kaj tri kun la vizaĝ·o orient·en

orient·e de

   (prepozici·aĵ·o)

   1.
          {En} la orient·a part·o de: Min·ej·o de Bakuanga ekspluat·as
          diamant·ojn orient·e de Kasai-provinco .

   2.
          {Ekster} , pli orient·e ol.

orient·i

   (tr)

   1.
          Baz·i konstru·on, turn·ant·e ĝi·an frunt·on al orient·o: la
          rom-katolik·aj kirk·oj kaj la moske·oj est·as orient·it·aj; mal·bon·e
          orient·it·a dom·o.

   2.
          Determin·i la situaci·on de person·o aŭ objekt·o rilat·e al orient·o:
          orient·i kart·on, plan·on; pri·profesi·a orient·ad·o (metod·a dis·don·ad·o
          de lern·ant·oj en divers·ajn meti·ojn laŭ ili·aj apart·aj kapabl·oj kaj
          gust·oj).

   3.
          Elekt·i {baz·on} , rilat·e al kiu oni determin·os la {orient·iĝ·on} de
          ĉiu·j ali·aj baz·oj.

orient·iĝ·i, si·n orient·i

   1.
          Determin·i la direkt·on, kiu dev·as est·i sekv·at·a: si·n orient·i en
          arb·ar·o, en ne·kon·at·a urb·o; la aviad·ist·oj ne pov·is plu si·n orient·i
          pro la dens·a nebul·o.

   2.
          Klar·e kompren·i la situaci·on, en kiu oni trov·iĝ·as, kaj difin·i,
          kio·n oni dev·as far·i: la prezid·ant·o de kun·sid·o dev·as si·n rapid·e
          orient·i en la debat·oj.

orient·iĝ·o

   1.
          Stat·o de io aŭ iu orient·it·a; de iu, kiu orient·iĝ·as ^2: ŝi unu
          tag·on tiel perd·is la orient·iĝ·on, ke ŝi ne plu pens·is pri la
          don·int·o.

   2.
          (de {baz·o}  rilat·e al baz·o  ) La {sign·o} de la
          {determin·ant·o} de ĝi·aj vektor·oj rilat·e al  : pozitiv·a aŭ
          negativ·a orient·iĝ·o; aks·a simetri·o en eben·o modif·as la orient·iĝ·on
          (la orient·iĝ·o de bild·o de baz·o  rilat·e al  est·as
          negativ·a). {dekstr·um·a} , {mal·dekstr·um·a} .

orient·il·o

          Ĉio, kio serv·as por si·n orient·i. {kompas·o} .

mal·orient·iĝ·i, sen·orient·iĝ·i, perd·i la orient·iĝ·on

   1.
          Ne trov·ad·i la ĝust·an voj·on: li aŭd·is du blank·ul·ojn diskut·i kio·n
          far·i se oni mal·orient·iĝ·as en la arb·ar·o .

   2.
          Ne kompren·i situaci·on, ne sci·i, kiel ag·i: ŝi est·is ja lev·at·a al
          ĉiam pli alt·a ĝoj·o, al ĉiam pli alt·a feliĉ·o, kaj en tio ŝi unu
          tag·on tiel perd·is la orient·iĝ·on, ke ŝi plu ne pens·is pri la
          don·int·o ; soci·o ŝajn·as sen·orient·iĝ·i kaj ... far·iĝ·as viktim·o de
          la ĝemel·aj mal·san·oj, mal·riĉ·o kaj krim-ec·o .

mis·orient·iĝ·i

   1.
          Ne re·kon·i lok·on, mal·ĝust·e elekt·i ir-direkt·on, {erar·i} : cikoni·o
          mis·orient·iĝ·as serĉ·ant·e si·an nest·on .

   2.
          Mal·bon·e kompren·i, mal·ĝust·e ag·i: la leg·ant·o, brav·ig·it·a kaj
          far·iĝ·int·a moment·e tiel kruel·a kiel si·a legat·aĵ·o, trov·u – sen
          mis·orient·iĝ·i – la voj·on krut·an kaj sovaĝ·an trans la dezert·ajn
          marĉ·ojn de ĉi mal·lum·aj paĝ·oj .

Eks·trem-orient·o

          {Orient·a Azi·o}

grand~orient·o

          Centr·a loĝi·o, for·mit·a en ĉef·urb·o de reprezent·ant·oj de ĉiu·j
          provinc·aj framason·aj loĝi·oj.

   [artikol-versi·o: 1.45 2019/07/05 08:10:25 ]