vidu ankaŭ la klarigojn
optimism|o

optimism·o

   1.
          Em·o trov·i ĉio·n bon·a en la viv·o kaj ĉiam esper·i sukces·on kaj
          feliĉ·on: eĉ en plej amar·aj moment·oj aper·as optimism·o ; tro
          grand·a optimism·o est·as oft·e nur·a egoism·o. {pesimism·o^1}
          {roz+kolor·a} .

   2.
          Doktrin·o, laŭ kiu la mond·o harmoni·as kaj est·as aŭ pov·as iĝ·i
          plejeble bon·a: optimism·o est·as, dir·is Kandid, la obstin·eg·o
          asert·ad·i, ke ĉio est·as bon·a, kiam oni mal·bon·e stat·as; Keynes
          el·kresk·is en bon+hav·a medi·o karakteriz·at·a per optimism·o kaj kred·o
          ke la mond·on pov·as ŝanĝ·i la intelekt·a elit·o . {pesimism·o^2}

optimism·a

          Kiu volont·e rigard·as la situaci·on bon·a aŭ facil·e esper·as ĝi·an
          pli·bon·iĝ·on: tem·as pri optimism·a poezi·o kaj ne hazard·e oft·iĝ·as
          vort·oj kiel „am·o‟, „lum·o‟ .

optimism·i

   (ntr)

          Sin-ten·i, parol·i, pens·i laŭ optimism·a vid-punkt·o: ne tro
          optimism·u, Stef .

   [artikol-versi·o: 1.18 2017/03/24 10:10:12 ]