vidu ankaŭ la klarigojn
lern|i

lern·i

   (tr)

   1.
          Eduk·iĝ·ad·i asimil·ant·e sci·ojn kaj rutin·ojn el scienc·o, art·o,
          meti·o, sport·o ktp: bon·aj infan·oj lern·as diligent·e ; lern·i
          gramatik·on, muzik·on, danc·on, kalkul·on, komerc·on; lern·i kalkul·i,
          kudr·i, danc·i, leg·i; rajd·i sur ĉeval·o oni ne lern·as sen fal·o ;
          lern·i si·an lecion·on; parker·e lern·i; facil·e, diligent·e lern·i el,
          en, per bon·a gramatik·o; tio est·as lern·it·a (ne propr·a+mov·a)
          ordon·o; lern·ad·o sen frukt·oj ne rest·as ; pro la sen·lern·a uz·ebl·ec·o
          de la vort·ar·o la fin·iĝ·oj kaj sufiks·oj est·as sen·de·pend·aj vort·oj;
          de la plej fru·aj jar·oj mi lern·is obe·ad·i; de tiu·j fremd·ul·oj la
          popol·o lern·is mal·ŝat·i la egipt·ajn di·ojn.

   2.
          Akir·i sci·on per spert·o: li lern·os tim·i mi·n; lern·u est·i forges·it·a
          kaj tamen viv·i; taks·i kaj ŝat·i la san·on ni lern·as en mal·san·o; ho
          patriot·ism·o, kiam fin·e la hom·oj lern·os kompren·i ĝust·e vi·an
          senc·on? hom·o lern·as la tut·an viv·on ; li mult·e lern·is el si·aj
          vojaĝ·oj; por spert·o kaj lern·o ne sufiĉ·as etern·o ; malgraŭ tiu·j
          mal·feliĉ·eg·oj la naci·oj lern·is mal·mult·on; ili lern·os la
          ag-manier·on de mi·a popol·o.

   Rim.: En iu·j lingv·oj mank·as vort·o por {ek·sci·i} (ekz-e „ek·sci·i
   nov·aĵ·on“), kaj ties parol·ant·oj uz·as „lern·i“ kiel surogat·on. Tio nepr·e
   evit·ind·as en Esperant·o.

lern·aĵ·o

          Material·o lern·at·a aŭ lern·it·a: tiu·j du*dek-jar·ul·oj ... dev·os kun·ig·i
          la tre divers·ajn lern·aĵ·ojn kiu·jn ili lern·is infan+aĝ·e, tiel ke
          ili laŭ·ord·e kompren·os la divers·ajn tem·ojn kaj la natur·on de la
          Real·o .

lern·ant·o

          Tiu, kiu lern·as: lern·ant·o en gimnazi·o; se la lern·ant·o sci·us bon·e
          si·an lecion·on, la instru·ant·o li·n ne pun·us .

lern·ant·aĉ·o

          Mal·labor·em·a lern·ant·o.

lern·ebl·ec·o

          Pli aŭ mal·pli taŭg-ec·o, facil·ec·o de io por iĝ·i lern·at·a: la test·oj
          cel·is esplor·i la ĝeneral·an lern·ebl·ec·on de Esperant·o kiel baz·on
          por kompar·o kun ali·aj lingv·oj

lern·ej·o

   1.
          Lok·o destin·at·a por lern·i: la dom·o, en kiu oni lern·as, est·as
          lern·ej·o ; mez+grad·a, element·a, super·a lern·ej·o; lern·ej·o por
          inĝenier·oj.

   2.
          Ĉio, kio don·as sci·on kaj spert·on: li tra·pas·is la sever·an
          lern·ej·on de la viv·o (ricev·is instru·ad·on de mem·spert·o); instru·it·a
          ĉe la lern·ej·o de la mal·riĉ·o, mal·feliĉ·o.

lern·ej·an·o

          Infan·o de mez+lern·ej·o: oni ek·vid·is [...] jen hom·ojn el la kamp·ar·o
          [...] jen lern·ej·an·on kiel ni, kiu apog·it·e al unu pord·o rigard·is
          sen·vort·e .

lern·ig·i

   (tr)

   1.
          Ig·i io·n lern·at·a, instru·i io·n al iu: lern·ig·i alfabet·on al infan·o;
          la respekt·on al la mal·jun·ul·oj oni lern·ig·is al mi tuj de la
          infan-ec·o; lern·ig·i meti·on al iu; lern·ig·u al vi·aj fi·lin·oj funebr·an
          plor·ad·on.

   2.
          Ig·i iu·n lern·ant·a, instru·i iu·n pri io: la spert·o lern·ig·as; ili
          lern·ig·is si·an lang·on parol·i mal·ver·on.

lern·il·o

          Rimed·o por lern·i, ekzempl·e {lern·o-libr·o} , instru·a program·o
          komput·il·a ktp: por tio „Stel·ar·o“ bezon·as precip·e
          portugal+lingv·ajn vort·ar·et·ojn kaj baz·ajn lern·il·ojn .

baz+lern·ej·o, baz+grad·a lern·ej·o, element·a lern·ej·o

          {Lern·ej·o} por infan·oj 6- ĝis 10 aŭ 15-jar·aj de·pend·e je la
          land·oj, post {infan-ĝarden·o} , antaŭ {mez+lern·ej·o} : mi viv·is
          harmoni·e en tiu element·a lern·ej·o kie oni aplik·is nov·ajn,
          modern·ajn instru-metod·ojn ; ni send·as la adres·ar·on de baz+grad·aj
          lern·ej·oj, kiu·j - laŭ ni·a sci·o - en januar·o de 2012 instru·as
          Esperant·on .

el·lern·i

   (tr)

          Lern·i plen·e kaj akir·i la koncern·ajn sci·ojn: la montr·it·ajn naŭ
          vort·ojn ni konsil·as bon·e el·lern·i .

fin-lern·i

   (tr)

          Plen·um·i lern·ad·on (eventual·e, iam komenc·it·an kaj inter·romp·it·an)
          ĝis la fin·o: mi milit-serv·is en Acoroj kaj tie plu lern·et·is per
          mend·it·a libr·o. Re·ven·int·e al la civil·a viv·o, mi fin-lern·is per
          korespond·a kurs·o ; ankaŭ Ĥristo Nikolov, mi·a kuz·o Koljo kaj
          ali·aj kamarad·oj komenc·is lern·i esperant·on, sed fin-lern·is ĝi·n nur
          Ĥristo ; hom·o neniam fin-lern·as.

mal·lern·i

   (tr)

   1.
          Perd·i kapabl·on aŭ sci·on iam lern·it·an: sed la objekt·oj mirakl·e
          mal·aper·is en li·a korp·o, kaj krom·e, Ciril·o subit·e mal·lern·is la
          grek·an lingv·on .

   2.
          For·ig·i mis·an, ne·dezir·ind·an, mal·util·an sci·on aŭ kutim·iĝ·on: de
          fuŝ-verk·o vi pov·us ... imit·e lern·i erar·ojn, kiu·jn vi post·e dev·os
          pen·e mal·lern·i .

mez+lern·ej·o, mez+grad·a lern·ej·o

          {Lern·ej·o} por jun·ul·oj 11- aŭ pli, ĝis 18-jar·aj de·pend·e je la
          land·oj, post {baz+lern·ej·o} : la infan·oj antaŭ·tag-mez·e vizit·as la
          mez+lern·ej·on . {gimnazi·o} , {kolegi·o}

mem·lern·ant·o

          Person·o lern·ant·a meme, sen help·o de instru·ist·o: la
          instru-material·o bon·e taŭg·as ankaŭ por mem·lern·ant·oj ; tiu intern·a
          kre·o-pov·o de Esperant·o ... aktiv·ig·as la stud·o—dinamik·on de la
          okaz·a mem·lern·ant·o de la lingv·o .

mem·lern·int·o

          Person·o akir·int·a sci·ojn lern·ant·e mem, sen help·o de instru·ist·o;
          {mem·instru·it·o} : ni sukces·as, part·e ĉar aper·as nov·a generaci·o de
          mem·lern·int·oj per la ret-kurs·oj, tre kapabl·a kaj labor·em·a ; la
          kler·ul·ar·o pri·mok·as la predik·ojn de tiu mem·lern·int·o kiu anonc·as
          bal+daŭ·an masakr·on je la planed·a skal·o .

mem·lern·il·o

          {Lern·il·o} por mem·lern·ant·oj: tiel mi unu·e japan·ig·is el la rus·a
          mem·lern·il·on de verk·ad·o por kamp·ar·an·aj korespond·ant·oj .

sam~lern·ej·an·o

          Lern·ant·o aŭ lern·int·o en sam·a lern·ej·o kiel ali·a hom·o: Kat·e ne
          est·as popular·a inter si·aj sam~lern·ej·an·oj, ĉar ŝi ĉiam prov·as
          al·trud·i si·an vol·on .

tut~lern·i

   (tr)

          Lern·i ĉiom pri la koncern·a lern-objekt·o, ek-de la komenc·o ĝis la
          fin·o: por pli~part·o da hom·oj tut~lern·i lingv·on, eĉ Esperant·on,
          est·as tre mal·facil·a labor·o.

lern·o-serv·o

          Sen·pag·a aŭ mal·alt·e pag·at·a serv·o de jun·ul·o ĉe meti·ist·o aŭ
          profesi·ul·o por lern·i la meti·on aŭ profesi·on: rest·is ĉe la
          patr·in·o du mi·aj pli jun·aj frat·oj, el kiu·j unu lern·o-serv·as ĉe
          lign·aĵ·ist·o .

   [artikol-versi·o: 1.51 2018/04/20 07:10:23 ]