vidu ankaŭ la klarigojn
laŭ

   I.

laŭ

          Prepozici·o montr·ant·a:

        1.
                Sekv·at·an lini·on, itiner·on aŭ direkt·on; long+form·an
                objekt·on, kies rand·on oni sekv·as dum mov·o: ili el·mov·iĝ·is
                de la mont·o Hor laŭ la voj·o al la Ruĝ·a Mar·o ; Aĥab ir·is
                apart·e laŭ unu direkt·o, kaj Obadja ir·is apart·e laŭ ali·a
                direkt·o ; Li dis·tranĉ·is [la best·ojn] laŭ la mez·o ; hieraŭ
                mi vid·is dek unu cign·ojn kun or·aj kron·oj sur la kap·o,
                naĝ·ant·ajn mal·supr·en laŭ la torent·o ; ŝi mal·lev·iĝ·is laŭ la
                trunk·o ; li ven·as laŭ la ŝtup·ar·o mal·laŭt·e, ĉar li hav·as
                sur la pied·oj nur ŝtrump·ojn ; la verd·a foli·o naĝ·is plu·en,
                laŭ la flu·o de la river·o ; oni ne pov·as si·n mov·i laŭ ĉiu
                vent·o apart·e (neces·as hav·i firm·an direkt·on en la viv·o) ;
                li am·is promen·i laŭ la tomb·ej·o . {tra^1}
                Rim.: Trov·iĝ·as ekzempl·oj, en kiu·j la prepozici·o en·konduk·as
                ne nom·on de lini·o, sed de ia surfac·o, sur kiu okaz·as la
                koncern·a mov·o, kiel en: nub·oj nigr·aj, pel·at·aj de vent·o,
                rapid·e kur·is laŭ la mal·afabl·a ĉiel·o; laŭ li·a ruĝ·a vizaĝ·o
                flu·is ŝvit·o ; [flug·ant·a cikoni·o kun·puŝ·iĝ·is kun ŝip·o],
                glit·is mal·supr·en laŭ la vel·o kaj bum! ĝi trov·iĝ·is sur la
                ferdek·o . En est·as avert·o, ke tia uz·ad·o est·as
                ne·konsil·ind·a, kaj ke oni prefer·e uz·u _sur_. Ŝajn·as tamen,
                ke _laŭ_ al·don·as interes·an nuanc·on, ke la mov·o sekv·as
                lini·an trajektori·on inkluzivatan en la koncern·a surfac·o.

        2.
                Obe·at·an ordon·on, konsil·on, sent·on, dezir·on, leĝ·on,
                kutim·on...: mi rest·as tie ĉi laŭ la ordon·o de mi·a estr·o ;
                en [tiu·j leĝ·oj] neniu hav·as la rajt·on far·i arbitr·e laŭ
                person·a bon~trov·o ia·n ŝanĝ·on aŭ al·don·on ; ĝi est·u laŭ vi·aj
                vort·oj ; li pag·u [la mon-pun·on] laŭ decid·o de juĝ·ant·oj ;
                laŭ ili·aj leĝ·oj ne kondut·u ; laŭ sign·o de Herhar, Pentuer
                ir·is en la fund·on de la kavern·o ; laŭ la konsil·o de l'
                patr·o [li] komenc·is not·i la impres·ojn ; de kie vi sci·as,
                ke ĉio ĉi ne est·as far·at·a laŭ la vol·o de l' faraon·o? ; laŭ
                li·a postul·o, unu el la egipt·aj oficir·oj el·tir·is si·an
                bronz·an glav·on ; Patroklo [est·u] brul·ig·it·a, laŭ la grek·a
                mor·o ; laŭ ni·aj sankt·aj leĝ·oj, mi·a dekret·o ne sufiĉ·as por
                mal·ferm·i al ni la kel·ojn de Labirint·o ; li vol·as ag·i laŭ
                si·a kap·o (laŭ la propr·a dezir·o); ni vag·ad·is tie ĉi kaj tie
                laŭ ni·a plaĉ·o kaj bon~trov·o; mi ag·is laŭ mi·a konscienc·o.

        3.
                Cirkonstanc·on, de kiu de·pend·as la manier·o plen·um·i la ag·on
                aŭ la karakter·o de la objekt·o: bird·o kant·as laŭ si·a bek·o ;
                Ni kre·u hom·on laŭ Ni·a bild·o, simil·an al Ni ; star·ig·u la
                tabernakl·on laŭ ĝi·a model·o, kiu est·is montr·it·a al vi ; li
                don·is al la urb·o nom·on laŭ la nom·o de si·a fil·o ; ili
                sid·iĝ·is antaŭ li, pli mal·jun·a laŭ si·a mal·jun·ec·o kaj pli
                jun·a laŭ si·a jun·ec·o (laŭ ord·o de·pend·ant·a de ili·aj aĝ·oj) ;
                jen est·as la nom·oj de la fil·oj de Lev·i laŭ nask·iĝ·o
                (cit·it·aj laŭ ord·o de nask·iĝ·o) ; arĝent·a kalik·o de sep*dek
                sikl·oj, (difin·it·aj) laŭ la sankt·a sikl·o ; la muŝ·o port·is
                si·an krep·an vest·on laŭ la sam·a fason·o, kiel nun ; kelk·aj
                hom·oj, vest·it·aj laŭ la tiu+epok·a mod·o, preter·ir·is preter li
                ; ŝat·u amik·on laŭ la dat·o de akir·o ; ni·aj templ·oj est·is
                konstru·at·aj laŭ plan·o, kiu·n desegn·is la di·oj mem ; ni
                montr·as la ĉef·ajn direkt·ojn, laŭ kiu·j oni konstru·as
                templ·ojn kaj fos·as kanal·ojn ; ĉiu pov·as ag·ad·i apart·e, en
                si·a sfer·o, laŭ si·aj fort·oj ; kvankam ili don·is al vi
                klar·ig·ojn laŭ si·a pov·o, vi ne kontent·iĝ·is ; administr·u ni·n
                vi·aj ĉef·oj konscienc·e just·e, ne laŭ si·a mal·bon·a vol·o ;
                danc·i laŭ muzik·o, laŭ muzik·il·o; danc·i laŭ ies fajf·il·o
                (blind·e ag·i laŭ ies vol·o) ;

        4.
                Font·on de konstat·o, pri·taks·o, opini·o, rakont·o, kon·o...: mi
                taks·as ĉiu·n hom·on nur laŭ li·a person·a valor·o kaj ag·oj, sed
                ne laŭ li·a de·ven·o ; pot·on taks·u laŭ son·o, sinjor·on laŭ
                ton·o ; laŭ la frukt·o oni arb·on ek·kon·as ; la hom·ar·an·ism·o
                laŭ la opini·o de s-ro D. est·as kontraŭ·religi·a ; la pli
                jun·a fi·lin·o [...] est·is la plen·a portret·o de si·a patr·o laŭ
                si·a bon·ec·o kaj honest·ec·o (konsider·ant·e ŝi·an bon·ec·on kaj
                honest·ec·on, oni opini·is, ke ŝi est·as li·a plen·a portret·o) ;
                laŭ la projekt·o de la inĝenier·oj tiu ĉi fer-voj·o est·as
                konstru·ot·a en la daŭr·o de du jar·oj ; Jakob vid·is laŭ la
                vizaĝ·o de Laban, ke li ne est·as rilat·e al li tia, kia li
                est·is hieraŭ ; laŭ ni·aj legend·oj, Adam·o for·las·is la
                paradiz·on por Eva ; la glor·a Istubar [...] kun·port·is
                dokument·ojn, laŭ kiu·j Sargon [...] est·as nom·it·a ambasador·o
                ; laŭ mi·aj sci·oj, [ĉiu·j] aŭd·is io·n pri la traktat·o kaj
                indign·as ; ili est·is [ne tiel mult·en~ombr·aj], kiel est·is
                neces·e laŭ la kalkul·oj de l' faraon·o .

mal·laŭ

                {Kontraŭ^5} , mal·konform·e al: li, mal·laŭ si·a kutim·o, tre
                mult·e trink·is .

   II.
          Vort·er·o sam+signif·a:

laŭa

                Konform·a (al); kuŝ·ant·a (laŭ): ne forges·u antaŭ·e sub·e de
                [la rost·o-krad·o] en·met·i la laŭan uj·on por kapt·i la gras·an
                akv·on ; [mi·a lingv·a sent·o] far·as la uz·on de _la_ antaŭ
                „ad-substantivoj“ pli laŭa al la normal·aj artikol+reg·ul·oj .

laŭi

          (tr)

                Kuŝ·i, star·i, est·i laŭ: long·a kapel·o ... laŭis unu+flank·e la
                grand·an mur·on .

laŭ·ig·i

          (tr)

                Ig·i laŭa, adapt·i, konform·ig·i: laŭ·ig·i la parol·on al la
                pens·o ; mi ne plen·e kompren·as, kiel oni laŭ·ig·as la tekst·on
                al la melodi·o de Steiner ; ĉio·n kio·n mi renkont·as, mi
                divid·as en pren·end·aĵ·on kaj las·end·aĵ·on, kaj laŭ la
                pren·end·aĵ·oj mi·an kondut·on mi laŭ·ig·as .

laŭ tio se

          (de·pend·ig·a konjunkci·o)

                De·pend·e de tio, kiel...; konform·e al tio, kiel...: laŭ
                tio, se la veter·o est·os bel·a aŭ mal·bel·a, ni ir·os promen·i
                aŭ ne.
                Rim.: Mi ne trov·is ekzempl·ojn de tia uz·o kaj prefer·ind·a
                kaj Z-a est·as uz·i „ĉu“ en tia okaz·o: laŭ tio, ĉu mi am·as
                ir·i sur la strat·oj de la urb·o aŭ ĉu mi am·as ir·i el ekster·e
                en la urb·on ; laŭ tio, ĉu ĝi star·as sur tiu aŭ ali·a lini·o,
                ĝi ŝanĝ·as si·an signif·on kiel substantiv·o, verb·o, adjektiv·o
                .

   III.

        Prefiks·o sam+signif·a:
        1.
                Uz·at·a kun verb·o: {laŭ·ir·i} , {laŭ·kur·i} , {laŭ+lini·ig·i} .

        2.
                Kun·deriv·at·e kun substantiv·o al adjektiv·o aŭ adverb·o:
                {laŭ·cel·a} , {laŭ·dir·e} , {laŭ+ebl·e} , {laŭ·leĝ·a} ,
                {laŭ·mezur·a} , {laŭ·pez·e} , {laŭ·vic·e} , {laŭ·vol·e} .

   [artikol-versi·o: 1.24 2017/11/26 14:10:13 ]