vidu ankaŭ la klarigojn
-ist/

-ist

   (sufiks·o)

   1.
          {Person·o} , kiu profesi·e, daŭr·e, prefer·e aŭ oft·e si·n okup·as pri
          la koncern·a afer·o: dent·ist·o (kurac·ist·o pri dent·oj); art·ist·o
          (hom·o okup·at·a pri art·o); ĝarden·ist·o, leter·ist·o, poŝt·ist·o,
          tranĉ·il·ist·o, fals·ist·o, kudr·ist·in·o, hejt·ist·o, serv·ist·o,
          makler·ist·o, mar·ist·o, ŝtel·ist·o; komerc·ist·ar·o; paf·ist·a societ·o;
          verk·ist·o verk·as libr·ojn kaj skrib·ist·o simpl·e trans·skrib·as
          paper·on ; li est·as mensog·ist·o kaj mal·nobl·ul·o ; grand·a parol·ist·o
          est·as dub·a far·ist·o
          Rim.: Ekzist·as mult·aj simpl·aj vort·oj por profesi·ul·oj ks. Al tia
          vort·o, kiu jam per si mem montr·as person·on, oni ne al·don·u -ist/:
          kirurg·o, astronom·o, ekolog·o, diplomat·o, gimnast·o, ŝofor·o,
          barbir·o, student·o, kelner·o, aktor·o, mimo, general·o, soldat·o,
          kurator·o, profesor·o ktp . Oni do nepr·e ne dir·u: *kirurg·ist·o*,
          *astronom·ist·o*, *ekolog·ist·o* ktp . Sed en mult·aj okaz·oj oni
          pov·as tamen per la sufiks·o -ist/ kre·i paralel·an vort·on por tia
          person·o, se ekzist·as apart·a vort·o por tio, pri kio li okup·iĝ·as:
          kirurgi·o → kirurgi·ist·o = kirurg·o; astronomi·o → astronomi·ist·o =
          astronom·o; ekologi·o → ekologi·ist·o = ekolog·o; diplomati·o →
          diplomati·ist·o = diplomat·o Pro la long·ec·o de tia·j vort·oj, kaj pro
          la mal·agrabl·a du·obl·a “i”, oni normal·e prefer·as sen·sufiks·an
          vort·on, kiam tia ekzist·as .

   2.
          Adept·o aŭ sub·ten·ant·o de iu teori·o, skol·o, doktrin·o (ismano):
          buda·ist·o, esperant·ist·o, utopi·ist·o.
          Rim. 1: Laŭ ĉi tiu last·a senc·o „ist“ est·as sam+senc·a kiel „ {an}
          “ kaj al ĉiu ism-vorto respond·as ist-vorto, eĉ kiam _ism_ est·as
          ne sufiks·o sed fin-part·o de radik·o: turism·o, turist·o; monoteism·o,
          monoteist·o; ŝovinism·o, ŝovinist·o..
          Rim. 2: Tamen kiam ambaŭ form·oj ekzist·as, la ist-formo pov·as
          esprim·i pli aktiv·an, milit·ant·an nuanc·on; kp {islam·an·o} ‐
          {islam·ist·o} ; {naci·an·o} ‐ {naci·ist·o} ; {respublik·an·o} ‐
          {respublik·ist·o} .

   [artikol-versi·o: 1.26 2017/08/09 07:10:14 ]