vidu ankaŭ la klarigojn
inteligent|a

inteligent·a

          Facil·e kompren·ant·a kaj vigl·e pens·ant·a: inteligent·a infan·o,
          lern·ant·o, serv·ist·o; li ne est·as tre inteligent·a rilat·e al si·a
          aĝ·o; inteligent·aj rigard·oj, respond·oj; dek-du-jar·a(?) knab+in·et·o,
          rid·ant·a, bril·ant·a per si·aj inteligent·aj okul·oj ; hom·o
          inteligent·a kaj akir·ant·a si·an pan·on per labor·o spirit·a ; la
          polic·estr·o est·is hom·o inteligent·a: li tuj diven·is, kiu est·is la
          mort·ig·int·o ; la pli·mult·o de la inteligent·a mond·o (de la mond·a
          {intelekt·ul·ar·o} ) jam nun trov·os tiu·n ĉi demand·on tut·e super·flu·a
          . {prudent·a} , {sagac·a} , {saĝ·a} , {sprit·a} .

inteligent·o

          Kapabl·o facil·e kompren·i kaj vigl·e pens·i: la inteligent·o
          konsist·as el tio, ke per juĝ-kapabl·o kaj rezon·ad·o hom·oj el·trov·as
          solv·ojn pri problem·oj, kiu·jn star·ig·as la viv·o ; sav·i ĝi·n pov·is
          nur grand·a inteligent·o kaj detal·a kompren·o de l' situaci·o ; la
          hom·a inteligent·o [...] tre facil·e erar·as ; la kamp·ar·an·oj kovr·is
          al vi la tut·an mond·on, vual·is vi·an inteligent·on . {intelekt·o}
          {kompren·em·o} , {kompren-kapabl·o} , {kompren-pov·o}

inteligent·ec·o

          {Inteligent·o} : plen·um·i si·an task·on kun inteligent·ec·o; hav·i
          grand·an inteligent·ec·on pri la negoc·o; la faraon·o rimark·is en
          [tiu·j soldat·oj] inteligent·ec·on kaj kviet·an energi·on ; viv+ec·aj
          okul·oj indik·is inteligent·ec·on pli ol ordinar·an ; en tiu·j okul·oj
          est·is mult·e da inteligent·ec·o, eĉ da saĝ·o ; tiu·j ĉi plej alt·aj
          reprezent·ant·oj de la mond·a inteligent·ec·o (de la mond·a
          {intelekt·ul·ar·o} ) [...] viv·is unu·j apud la ali·aj, ne kompren·ant·e
          unu·j la ali·ajn .
          Rim.: Ebl·as foj·e percept·i nuanc·on inter la kapabl·o (inteligent·o)
          kaj ies ec·o posed·i ĉi tiu·n kapabl·on (inteligent·ec·o).

inteligent·ul·o

   1.
          Hom·o inteligent·a: se oni observ·as la hom·ojn, oni konstat·as, ke
          inter ili trov·iĝ·as mal·mult·e da inteligent·ul·oj: preskaŭ ĉiu·j ja
          est·as kutim·ul·oj, rutin·ul·oj, tradici·ul·oj .

   2.
          {Intelekt·ul·o} : mi, kiel ĉiu inteligent·ul·o, ne pov·as verk·i sen
          la humor·o .

mal·inteligent·a

          Ne {inteligent·a} , {stult·a} : la edz-in·o kaj bo·patr·in·o per
          mal·inteligent·a babil·ad·o el·vok·as mok·ad·on de ali·aj ; eĉ la plej
          mal·inteligent·aj polic·an·oj pens·us pri tio .

art·a inteligent·o, art·e~far·it·a inteligent·o

          Branĉ·o de {komputik·o} , kiu aŭtomat·ig·as lern·ad·on, rezon·on,
          decid·ad·on, ĝeneral·e por solv·ad·o de kompleks·aj problem·oj: komenc·e
          de la 1960-aj jar·oj mond-vast·e oni instal·is laboratori·ojn por
          esplor·i la art·an inteligent·on ; sistem·o ... uz·as art·e~far·it·an
          inteligent·on por ident·ig·i vi·an tip·ar·on per simpl·aj demand·oj

   [artikol-versi·o: 1.22 2017/07/11 20:10:13 ]