vidu ankaŭ la klarigojn
insist|i

insist·i

   (ntr)

   1.
          De·nov·e prezent·i si·an opini·on aŭ postul·on, oft·e ĉar oni ne
          ricev·is kontent·ig·an rezult·on ĉe la antaŭ·a prov·o: ne insist·u pri
          vi·a pet·o, kiu·n ni ne pov·as konsent·i; kiam insist·is super li li·aj
          serv·ant·oj kaj ankaŭ la vir·in·o, li obe·is ili·an voĉ·on ; li
          insist·is ĉe li, ke li pren·u, sed tiu ne vol·is ; kelk·aj kamarad·oj
          insist·is, por ke ni ne tro for·las·u el la skrib·aĵ·oj de Lanti ; mi
          demand·as: Kio·n vi gajn·os, insist·is Dag·on (de·nov·e demand·is) ;
          trink·u vi·an pajnton, vir·o, ne tiom insist·ig·u mi·n (ne rifuz·u, ne
          dev·ig·u mi·n de·nov·e propon·i) ; ek·insist·is super li la plejaĝuloj
          de li·a dom·o, por ig·i li·n lev·iĝ·i de la ter·o, sed li ne vol·is ;
          pli~insist·as jam la bru·' (pli·laŭt·iĝ·as, postul·ant·e atent·on),
          kvazaŭ dum koler·' arpeĝ·oj . {obstin·i} , {persist·i} , {urĝ·i} ,
          {trud·i} .
          Rim.: Kiel subjekt·on oni kutim·e atend·as person·on, instituci·on aŭ
          io·n ajn person·ig·ebl·an. Tre mal·oft·e pov·as tem·i pri fenomen·o,
          pens·o, sent·o ks, kies daŭr·o aŭ ripet·iĝ·o vek·as atent·on. Tamen en
          deriv·it·aj form·oj ĉi tiu figur·a senc·o est·as pli oft·a.

   2.
          Emfaz·i: est·as neces·e insist·i pri tiu regul·o; oni dev·as insist·i
          pri la grav·ec·o de la unu-ec·o en la inter·naci·a lingv·o. {akcent·i} ,
          {emfaz·i} , {relief·ig·i} , {sub·strek·i} .

insist·o

          Ag·o insist·i: laŭ ŝi·a insist·o la mastr-in·o bon~favor·e permes·is al
          mi uz·i la kvazaŭ cir·it·an fortepian·on ; laŭ insist·o de;
          sen·insist·e dir·i.

insist·a

          Montr·ant·a ies insist·on: insist·a pet·o , ordon·o , ton·o ,
          serv·o-propon·o ; iu pens·o subit·e re·ven·as, nun jam klar·a kaj
          insist·a (ne·preter·atent·ebl·a) .

insist·e

          Kun insist·o: insist·e postul·i , pet·i , demand·i , ripet·i ; tre
          insist·e li dir·is: Eĉ se mi dev·os mort·i kun vi, mi neniel vi·n
          mal·konfes·os ; la skrib·ist·oj kaj la Farise·oj atak·is li·n insist·e,
          kaj instig·is li·n parol·i pri mult·aj afer·oj ; la ĉambr·on tra la
          fenestr·oj insist·e penetr·as la maten·a lum·o .

insist·ad·i

          Ade insist·i: la vokt·oj insist·ad·is, dir·ant·e: Pret·ig·u vi·an
          ĉiu+tag·an labor·on, kiel tiam, kiam vi hav·is pajl·on ; li ted·as ni·n
          per si·a insist·ad·o.

insist·em·a

   1.
          Em·a insist·i: tamen insist·em·a Qiu Ming neniel vol·is for·las·i si·an
          hobi·on ; la teatr·o est·is sieĝ·at·a de la hom·a mar·o, ribel·a kaj
          insist·em·a .

   2.
          {Insist·a} : subit·e mi kompren·as tiu·jn rigard·ojn kaj insist·em·ajn
          mov·ojn, kiu·j tiel ne plaĉ·is al mi en Vitalij ; obtuz·a, sed
          insist·em·a tim·o .
          Rim.: En ĉi tiu mal·oft·a senc·o ebl·us vid·i la nuanc·on, ke la
          insist·o est·as tamen vual·it·a.

   [artikol-versi·o: 1.22 2009/07/09 16:31:37 ]