vidu ankaŭ la klarigojn
insid|i

insid·i

   (x)

   1.
          Prepar·i sekret·an ruz·an kombin·aĵ·on por tromp·i kaj mal·util·i iu·n:
          ne insid·u, ho mal·virt·ul·o, kontraŭ la dom·o de virt·ul·o ; insid·i
          kontraŭ la virt·o de vir·in·o, kontraŭ ies bon~fam·o; neniu vid·as
          kio, li·n insid·as (ni ne antaŭ·vid·as la mal·feliĉ·on, kiu ni·n
          minac·as).
          Rim.: _Embusk·i_ hav·as esenc·e la signif·on de milit·a aŭ per·arm·it·a
          atak·o cel·ant·e la mal·liber·ig·on aŭ la mort·ig·on de iu. _Insid·i_
          koncern·as nur la neper-fort·ajn atak·ojn kontraŭ ies honor·o,
          feliĉ·o, riĉ·ec·o, ktp. _Artifik·o_ diferenc·as de _insid·o_ per tio,
          ke ĝi difin·as nur mal·grav·ajn, detal·ajn tromp·aĵ·ojn kiel fals·an
          pes·ad·on, mensog·on ktp. krom·e oni kombin·as _artifik·on_ pli por
          si·a propr·a profit·o ol por ali·ul·a mal·profit·o, dum per _insid·o_
          oni cel·as ĉiam kaj antaŭ ĉio la mal·util·on de ali·ul·o.

   2.
          {embusk·i} la loĝ·ant·oj de Ŝeĥem star·ig·is kontraŭ li insid·ant·ojn
          sur la supr·oj de la mont·oj ; ili ir·is en insid·ej·on, kaj ili
          ek·sid·is ; la insid·an·oj rapid·e lev·iĝ·is de si·a lok·o, ... kaj ili
          ven·is en la urb·on kaj okup·is ĝi·n .

insid·o, insid·aĵ·o

          Io, per kio oni insid·as: la demand·oj de la juĝ·ist·o est·is plen·aj
          je insid·oj; por kontraŭ·batal·i la insid·ojn de la konspir·ant·ar·o,
          li pen·is hav·ig·i al si pruv·ojn ; far·iĝ·is klar·e, ke est·as
          prepar·at·a nov·a insid·aĵ·o ; ili ordon·is al la Benjamen·id·oj jen·e:
          Ir·u kaj far·u insid·on (embusk·on) en la vinberĝardenoj .
          {artifik·o} , {ret·o} , {kapt·il·o} .

insid·a

          En·hav·ant·a insid·ojn: insid·aj kares·oj, demand·oj, rezon·oj, atak·oj;
          vir·in·o plen·a je insid·a kaj subtil·a ĉarm·o; la insid·aj kaj
          sen·skrupul·aj pen·ad·oj de la Babel·a pastr·ar·o detru·i la rest·aĵ·on de
          la Jehova-kulto .

insid·em·a

          Inklin·a insid·i al ali·aj: insid·em·a fi·advokat·o; proces·em·a kaj
          insid·em·a individu·o; mi ne sci·as, kiu·n mi pov·as fid·i en la palac·o
          ..., eĉ en la arme·o trov·iĝ·as insid·em·ul·oj . {ĉikan·em·a} , {ruz·a}

   [artikol-versi·o: 1.20 2015/07/04 08:37:36 ]