vidu ankaŭ la klarigojn
imperfekt|o

imperfekt·o

   Verb·a temp·o, uz·at·a en kelk·aj lingv·oj (latin·a, franc·a, slavon·a kc), kaj
   montr·ant·a:

   1.
          pas·int·an ag·on, konsider·at·an kiel okaz·ant·an sam+temp·e kun ali·a
          pas·int·a ag·o. En E-o tiu ide·o traduk·iĝ·as jen per simpl·a
          preterit·o: kiam mi en·ir·is, li fum·is, jen per preterit·o de la
          help-verb·o kaj prezenc·a particip·o de la radik-verb·o: ĉe la sam·a
          moment·o, kiam ŝi plor·eg·is, li est·is rid·et·ant·a.

   2.
          longedaŭran aŭ kutim·an pas·int·an ag·on. En E-o tiu ide·o traduk·iĝ·as
          ordinar·e per preterit·o de la verb·o, al kiu oni al·don·as la
          sufiks·on _ad_: tie ŝi sid·ad·is kaj rigard·ad·is la jun·an reĝ-id·on ;
          kiam est·is sun·o, ili etend·ad·is kaj sek·ig·ad·is la vel·ojn; oft·e la
          frat·in·oj ĉirkaŭ·pren·ad·is unu la ali·an kaj supr~en·naĝ·ad·is super la
          akv·on .
          Rim.: Kelk·aj gramatik·ist·oj ne·logik·e difin·as la nom·on imperfekt·o
          por la sol·a verb·a ĉirkaŭ·fraz·o _est·is -anta_.

   [artikol-versi·o: 1.16 2015/07/04 08:37:36 ]