vidu ankaŭ la klarigojn
herb|o

herb·o

   1.
          Ne·alt·a natur·a vegetal·ar·o, kiel tiu kovr·ant·a la grund·on en
          {step·o} , {paŝt·ej·o} aŭ {gazon·o} , konsist·ant·a el unu+jar·aj aŭ
          plur+jar·aj radik+hav·aj vegetal·oj kun mal·dik·a trunk·o ne·lign·a: voj·on
          bat·it·an herb·o ne kovr·as ; depost tiu temp·o la rempar·o for·tik·iĝ·is
          kaj baldaŭ kovr·iĝ·is per abund·a herb·o ; per herb·o oni vi·n nutr·os
          kiel bov·ojn ; kiel herb·o, maten·e ĝi flor·as kaj ĝerm·as, vesper·e
          ĝi de·hak·iĝ·as kaj sek·iĝ·as ; ven·is akrid·oj kaj skarab·oj sen·nombr·aj
          kaj for·manĝ·is la tut·an herb·on en ili·a land·o .
          Rim.: Laŭ PIV2 tiu+senc·a herb·o konsist·as el {poac·oj} ; kvankam
          iu·j el ili (ekz-e festuk·o, elim·o ktp) efektiv·e est·as tip·aj
          herb·o-spec·oj, tamen real·e tem·as pri mult·e pli vast·a noci·o. La
          koncept·o ne est·as baz·it·a sur botanik·a klasifik·o, ĝi est·as
          ekologi·a kaj mastr·um·ad·a: herb·o^1 est·as {viv·o-form·o} (ankaŭ
          {tri-foli·o} kaj {luzern·o} est·as herb·oj, sen est·i poac·oj); kaj en
          la mastr·um·ad·o herb·o est·as noci·o, kontrast·a al {gren·o} : sek·a
          herb·o est·as {fojn·o} , sek·a gren·o est·as pajl·o. Tritik·o est·as
          poac·o, sed komun+lingv·e ĝi ne est·as herb·o. Jen aŭtoritat·aj
          ekzempl·oj pri ne·poac·a herb·o: ĉar kiel flor·o de herb·o li for·pas·os
          ; la verd·a herb·o kun la mal·grand·aj ruĝ·aj kaj blank·aj flor·oj
          est·is la sub·pied·a tapiŝ·o .

   2.
          {Herb·er·o} : hom·ojn kaj brut·ojn kaj ĉiu·n herb·on de la kamp·o
          bat-difekt·is la hajl·o kaj ĉiu·jn arb·ojn de la kamp·o ĝi romp·is .

   3.
          {Ne·daŭr·a plant·o} : unu+jar·a (viv·as nur unu jar·on), somer·a (ĝerm·as
          printemp·e kaj frukt·as somer·e aŭ aŭtun·e), vintr·a (ĝerm·as aŭtun·e
          kaj frukt·as sekv·a+jar·e printemp·e), du+jar·a (ĝerm·as en unu jar·o kaj
          flor·as kaj frukt·as en sekv·a jar·o), plur+jar·a herb·o.

herb·er·o

          Unu·op·a individu·a vegetal·o el tia·j, kiu·j konsist·ig·as {herb·on^1} :
          Flor·o fal·is ankoraŭ! sek·iĝ·is herb·er·o kaj mort·is, Velk·is pro
          vintr·a la frost·o ĝi·a verdanta foli·o! ; mart·a maten·o, / maten·o
          sun·a, / last·aj nebul·oj, unu·aj herb·er·oj ; la reĝ-id·in·oj rigard·is
          unu la ali·an, rigard·is sur la ter·on kaj inter la herb·er·oj ili
          ek·vid·is grand·ajn nuks·ojn .

herb·aĉ·o

          Herb·o, mal·util·a por la kultur·ad·o: inter herb·aĉ·oj kaj urtik·oj ĝi
          kuŝ·is tie en angul·o .

herb·ej·o

          Lok·o, kie kresk·as sovaĝ·a aŭ kultur·at·a herb·o: flor·o-riĉ·a, sufiĉ·e
          grand·a herb·ej·o .

herb·o-riĉ·a

          Plen·a da herb·o, parol·ant·e de kamp·o aŭ herb·ej·o: Sur tiu·j ĉi
          vast·aj kaj herb·o-riĉ·aj kamp·oj paŝt·as si·n grand·aj brut·ar·oj,
          precip·e ar·oj da bel+lan·aj ŝaf·oj. .

bird·o-herb·o

          {Mez·a stelari·o} : la sturn·o fajf·is, kiel oni li·n lern·ig·is, kaj
          la av·in·o pend·ig·is bird·o-herb·on super la kaĝ·o .

hund-herb·o

          {hund·a elim·o} aŭ {agropir·o} : elim·o aŭ hund-herb·o est·as genr·o de
          plant·oj de [...] parenc·a al elitrigio .

kurac-herb·o

          Herb·o-spec·o uz·at·a por kurac·ad·o: doz·oj da kurac+herb·aj medikament·oj
          .

pan-herb·o

          {cereal·o}

veruk-herb·o

          {Kelidoni·o} : kelidoni·o aŭ veruk-herb·o est·as palearktisa genr·o de
          papavac·oj kun nur unu speci·o .

   [artikol-versi·o: 1.48 2017/12/20 16:10:19 ]