vidu ankaŭ la klarigojn
buda|o

buda·o

   1.
          En buda·ism·o: hom·o ating·int·a la plej alt·an nivel·on de spirit·a
          perfekt·ec·o: Sid-art·o iĝ·is buda·o post mult·aj jar·oj de intens·a
          mens·a praktik·o; est·as por ni tre mal·oft·a ŝanc·o, nask·iĝ·i kiel
          hom·o, ating·i grand·an aĝ·on, kaj aŭskult·i la predik·on de buda·oj,
          kiu·j tre mal·oft·e ek·aper·as en la mond·o .

   2.
          En buda·ism·o: hom-form·a figur·o prezent·ant·a la ideal·on de spirit·a
          perfekt·ec·o: en la palac·o de mil buda·oj est·as statu·oj de
          Avalokitesvaro kaj ali·aj di·oj .

   3.
          Special·e: buda·o Sid-art·o {Gotam·o} , la fond·int·o de buda·ism·o (6-5
          jar-cent·oj a.K.): tiam la mond·o est·os en simil·a ... stat·o kaos·a,
          kiel Hindi·o, kiam viv·is Buda·o ; Buda-nask·o est·as fest·o celebr·ant·a
          la re·ven·on de la nask·ot-ag·o de Gotam·o la Buda·o; la or·a kaj
          arĝent·a kolor·oj est·as uz·at·aj ĉef·e por rol·oj de sen·mort·ul·oj,
          Buda·o kaj monstr·oj ; kelk·aj ost·oj de Buda·o trov·iĝ·as en la templ·o
          .
          Rim.: Do, tiu+senc·e „Buda·o“ est·as titol·o, aŭ rang·o, iom simil·e al
          „Krist·o“, kiu en la vulgar·a uz·o aper·as kvazaŭ nom·o propr·a. Tamen
          mal·simil·e ol en krist·an·ism·o, buda·o en buda·ism·o ne est·as unik·a.
          Tial, simil·e al „la Profet·o“ en islam·o, oni dev·us dir·i „la
          Buda·o“.

   {budh·o}

buda·ism·o

          Filozofi·o (aŭ, laŭ la kutim·a opini·o, {religi·o} ) fond·it·a de
          buda·o Sid-art·o Gotam·o kaj dis·vast·iĝ·int·a el Hind·uj·o en la Orient·an
          Azi·on (Ĉin·uj·o, Kore·uj·o, Japan·uj·o, Vjetnam·uj·o, Siberi·o ktp): en
          la unu·a jar-cent·o p. K. buda·ism·o est·is en·konduk·it·a orient·en el la
          Silk·a Voj·o, kaj en·ir·is en divers·ajn lok·ojn de la centr·a part·o de
          Ĉini·o ; majstr·o Congkapa, kre·int·o de la Flav·a Sekt·o de la ĉin·a
          tibet·a buda·ism·o .

   {budh·ism·o}

buda·ist·o, buda·an·o

          Hom·o akcept·ant·a la instru·on de buda·ism·o: la japan·a buda·ist·a
          organiz·aĵ·o „Rissho-Kosei-Kai“, kiu hav·as kvin milion·ojn da
          adept·oj ; sam·e kiel el la sam·a infan·o oni pov·as far·i ĉu
          krist·an·on aŭ islam·an·on, buda·an·on ktp ; ĉar princ-in·o Wencheng
          est·is fervor·a buda·ist·in·o, reĝ·o Sunzankampo baldaŭ est·is
          konvert·it·a al tiu kred·o kaj entuziasm·e dis·vast·ig·is la buda·ism·an
          religi·on inter la tibet·an·oj .

   {budh·ist·o}
   Rim.: Laŭ la kutim·oj de Esperant·o la asimil·it·a form·o por la sanskrit·a
   vort·o  dev·us est·i „bud·o“; sed tiu·n form·on jam okup·is
   fundament·a vort·o, kaj la homonimi·o est·us ĝen·a en iu·j okaz·oj (imag·u
   ŝerc·ojn pri „telefon-bud·o“ ktp). Probabl·e Zamenhof rigard·is tiu·n vort·on
   propr·a nom·o, kaj don·is al ĝi form·on simil·an al unu+silab·aj propr·aj
   nom·oj, kiel „Anna“ kaj „Emma“: _Buddo_ (ceter·e, kiel en la rus·a, pol·a,
   ital·a). Propr·ajn nom·ojn li rigard·is escept·aj periferi·aĵ·oj, kiu·j pov·as
   est·i nur du·on·e asimil·it·aj, ne tut·e aparten·ant·e al la lingv·o. Tamen la
   du·obl·a konsonant·o ja ĝen·is la esperant·ist·ojn, kaj la Zamenhof·a form·o
   rest·is la mal·plej uz·at·a. Anstataŭ·e, jam sufiĉ·e fru·e aper·is ali·a natur·a
   form·o asimil·it·a: _buda·o_, kiu simpl·e konserv·as la fin·aĵ·on _a_. Tiu·n
   form·on prefer·is la esperant·ist·oj de la tradici·e buda·ism·aj land·oj , kaj
   tiu·n form·on uz·as PV. Tamen la eŭrop·an·oj prefer·is mis·analiz·i la latin·an
   trans·skrib·on: bud(dh)a → bu(dd)ha → budh·a, kaj en la sam·a epok·o aper·as
   en Eŭrop·o „budh·ism·o“ . Waringhien, verk·ant·e PIV-on, mis·klas·as la vort·on
   inter „la nom·oj propr·aj“ kaj prefer·as la form·on okcident·an: „Por la
   hind·aj nom·oj mi help·is mi·n precip·e per la tre bon·a _Leksikologi·a
   Komentari·o_ kiu·n J. Régulo Pérez al·don·is fin·e de _Nepal·o mal·ferm·as la
   pord·on_. Tamen unu punkt·on mi ne pov·is akcept·i, la konserv·ad·on de _h_
   post konsonant·o, kio ŝajn·as al mi kontraŭ·a al la kutim·oj de ni·a lingv·o
   ... Sol·a escept·o est·as la _Budh·o_, kiu·n, post long·a hezit·o, mi prefer·is
   al la Zamenhof·a _Buddo_, ĉar en tiu·j religi·aj al·nom·oj plej grav·e est·as
   konserv·i la inter·naci·an aspekt·on, ĉe kiu la _h_ est·as pli frap·a ol la
   du·obl·a _d;_ ceter·e Zamenhof mem skrib·is _Krist·o_ (kaj ne _Ĥristo_),
   _Mesi·o_ (kaj ne _Maŝiaĥ_)“ [PIV, p.xviii]. Ĉi tie en·est·as plur·aj
   mal·logik·aĵ·oj: Unu·e, en la ĵus·aj ekzempl·oj ĝust·e la inter·naci·a form·o
   prefer·it·a de Zamenhof _ankaŭ_ pli konform·as al la kutim·oj de la
   inter·naci·a lingv·o ol la etimologi·a, dum la form·o „Budh·o“, tut·e mal·e,
   aspekt·as plej barbar·e el ĉiu·j. Du·e, tiu barbar·aĵ·o fakt·e est·as mal·pli
   fidel·a al la original·o. En la original·a sanskrit·a vort·o ne est·as
   kombin·o el [d] kaj [h], sed unu·op·a son·o, tre mal·sam·a ol la prononc·o
   postulat·a de la skrib·o „budh·o“, kiu fakt·e est·as nur latin+alfabet·a
   surogat·o, kiel „masxino“ kompar·e kun „maŝin·o“. Tri·e, est·as iom naiv·a
   imperi·ism·o parol·i pri grafik·a re·kon·ebl·o de okcident·a skrib-manier·o
   (ceter·e, escept·ant·e la ital·an, pol·an, hispan·an...) kiam tem·as pri vort·o
   aparten·ant·a al kultur·a rond·o kiu tia·n skrib·on ne uz·as. Kaj super ĉio,
   la form·o „Budh·o“ ja est·as mis·gvid·a: ĝi impres·as kiel ekzakt·a
   trans·skrib·o de vort·o sanskrit·a (pro la ne·kutim·a kombin·o _dh_, kiu
   normal·e iĝ·as simpl·a _d_ en la vort·oj asimil·it·aj: _darm·o, bodisatv·o_
   ktp); tial oni dev·us supoz·i ke tem·as pri _Budh·a_, hindu·ism·a di·o
   person·ig·ant·a Merkur·on! [artikol-versi·o: 1.25 2018/11/12 13:10:16 ]